Vojoj por ĉiu

Esploru vojojn tra arbaroj

Norde de Brno troviĝas komplekso de arbaroj, kiu estas unika en sia koncepto. Temas pri unika estetika verko administrata de la Lerneja forsta entrepreno Masarykův les Křtiny. Stanislav Kostka Neumann nomis ĝin regiono de arbaroj, akvoj kaj deklivoj. Josefova, aŭ valo de Křtiny, estas ankaŭ konata kiel Moravia Svislando. Arbarista Panteono estas granda kaj deviga heredaĵo post la fondintoj de la altlerneja arbarista edukado en Brno. Tiuj fondintoj estas: Rudolf Haša, Josef Konšel kaj precipe Josef Opletal.

Ne vane oni povas konsideri ĉi tiun regionon monda raritaĵo. Sur areo de pli ol 10 mil hektaroj vi malkovros multajn interesaĵojn. Sufiĉas nur ekiri tra unu el pli ol 40 diversaj arbaraj vojoj (en esperanto estas priskribitaj 19 vojoj). 

Malkovru la heredaĵon ne nur de arbaristoj

En la tuta regiono vi malkovros pli ol 60 diversajn monumentojn dediĉitajn al arbaristoj kaj aliaj personoj. Inter la plej popularaj kaj samtempe la plej grandaj estas la monumento de Mácha super la Josefa valo. Tri flankoj de ĉi tiu monumento estas priskribitaj per fragmentoj el Máj. En la arbaroj super Adamov vi povas iri al la monumento de arbaristoj torturitaj dum la nazia okupado. En Křtiny nepre ne maltrafu la barokan perlon de Santini, la preĝejon de la Nomo de la Virgulino Maria.

Nad Památníkem umučených lesníků

„Mi ne konas alian lokon en la mondo, kie sur relative malgranda areo estas tiel multaj memoroj de homoj, kiuj inspiriĝis de arbaroj kaj naturo por siaj verkoj.“

Pavel Mauer, eksa vicdirektoro de la Lerneja forsta entrepreno Křtiny por la Brněnský deník

 Regiono de arbaroj: ĝuu la estetikon de la arbaro

Pli ol 60 diversaj herbejoj kaj preskaŭ 20 belvidejoj faras ĉi tiun regionon loko, kien vi volonte revenos. Krome, la Lerneja forsta entrepreno Křtiny havas tri arboretojn en la regiono: Habrůvka, Křtiny kaj Řícmanice. La arboreto Křtiny enhavas kolekton de pli ol 800 specoj de lignoplantoj kaj estas alirebla al la publiko de printempo ĝis aŭtuno.

Arboretum ve Křtinách - pohled na rybník z vyhlídky

Regiono de akvo: trinku el akvofontujoj

En tuta regiono vi trovos pli ol 50 diversaj akvofontujoj. Ili estas dediĉitaj al famaj personoj, sed ankaŭ al bestoj.

Kančí studánka

Regiono de deklivoj: Premu la pedalojn

Viaj vojoj povas konduki supren kaj malsupren. Malkovru la lokajn arbarajn vojojn taŭgajn por bicikla vojaĝo. Via kondiĉo estos provita per la kruta arbara vojo Doubská. Ĉu vi povas vojaĝi ĝin sen halti?

Lesní cesta Doubská - severní začátek / konec

Kaj tio ne estas ĉio. Arbarista Panteono aldone ofertas tiujn ĉi vojojn.

Vojoj por familioj kun infanoj

Vojoj por familioj kun infanoj

Regiono de Arbarista Panteono estas alloga ankaŭ por familioj kun infanoj.

Vojoj por amantoj de fervojo

Vojoj por amantoj de fervojo

Regiono de Arbarista Panteono ĝojigos ankaŭ amantojn de fervojo.

 Vojoj pro mi kaj por vi

Vojoj pro mi kaj por vi

Persona elekto de plej interesaj lokoj de Arbarista Panteono

Arbarista Panteono estas regiono por ĉiu. Elektu unu el la arbaraj vojoj, planu vian ekskurson. Ĉi tiu retejo estu via gvidanto tra tiu ĉi regiono. Longa estu vojo via!

Lesní cesta Schindlerova - pohled na retenční nádrž

Esploru mondan raraĵon norde de Brno! Estu bonvenaj en Arbarista Panteono!