Spiritaj vojoj por admirantoj de ekleziaj monumentoj
En la centro de vilaĝo Křiny troveblas tuj apud la kastelo (kiu iam estis sidloko, prepostejo de premonstratoj el Zábrdovice en Brno) baroka perlo de Santini – kirko de la Nomo de Virgulino Maria konstruita dum la unua duono de 18-a jarcento (punkto 1 en suba mapo). Preĝejo estas ofta celo de pilgrimoj. Tio ja ne estas ĉio el ekleziaj monumentoj. Ne for de Křtiny estas situia Mariana gaja vojo kun 7 kapeletoj. En centro de Adamov vi trovos novgotikan preĝejon de sankta Barboro (punkto 2 en suba mapo), en Vranov super Brno estas paŭlana monaĥejo apud preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria (punkto 3 en suba mapo). Ankaŭ en ĝi okazas pilgrimoj.
En Rudice mi rekomendas vidi modernan kapelon de sankta Barboro (punkto 4 en suba mapo), kiu estis konstruita en jaroj 1999 – 2002. En la kapelo estas uzita ĉefe ligno, ekstere la konstruaĵo estas interesa pro kalkoŝtono kaj truaj brikoj.
Jam ekster regiono de Arbarista Panteono mi rekomendas viziti preĝejon de sankta Josefo en Senetářov (punkto 5 en suba mapo). Temas pri preĝejo konstruita en moderna stilo kaj ĝi estas unu el malmultaj preĝejoj konstruitaj dum komunisma periodo en Ĉeĥoslovakio. Al tiu ĉi preĝejo vi biciklumos el Jedovnice dum 30 minutoj.
El interesaj krucoj en regiono eblas mencii Rompitan Krucon ĉe arbara vojo Brněnka (punkto 6 en suba mapo) kaj ankaŭ Kalvarian kolonon super Křtiny je Bukovský monto.